11/22/2005

MIRECO okazis en Bela-Horizonto

En la cxefurbo de la sxtato, okazis renkontigxo de esperantistoj de Minaso. Dum cxio lasta dimancxo (20/11/2005), preskaux 90 esperantistoj parolis pri esperanto kaj ankaux en esperanto kelkfoje.

Post tri paroladoj dum la mateno, ni havis amuza tagmangxo. Teatrajxo okazis en la placo de kvartalo Floresta, kiu nomigxas Zamenhof-n (akuzativo?)! La teatrajxo rakontis historion de situacio kiu implikis la patron, la filon kaj azenon. Dum la vespero ni auxdis prelegon pri vojagxoj kiuj uzis esperanto en internacia scenejo.

La fino estis kun Markone Froes, kantisto de la unika esperanta muzikistaro de Brazilo (Merlin!). Li kantis kelkajn muzikojn, kiel “Ho, Mia Kor’” kaj “Estis Unu Fojo”.

Ni dankas la okazo de kunveni kun tiom da simpatiaj esperantistoj!

1 Comments:

Anonymous becxjo said...

Bonvenon al mondo de E-blogoj.

8:55 AM  

Postar um comentário

<< Home